TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 30-a de marto 2014 !

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde septembro 2014 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 30-a de marto 2014.
Esperanto