Quantcast
Channel: TEJO | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo - ‹June kaj Kune›
Viewing all 61 articles
Browse latest View live

Estraranoj de TEJO vigligis la Centran Oficejon dum semajnofino

$
0
0
Je transiĝo de novembro en decembron, inter la 30-a de novembro kaj 2-a de decembro, dum vintra roterdama semajnfino (feliĉe nur normalpluva, ne neĝa), la estraranoj de TEJO renkontiĝis en la Centra Oficejo, kaj kiel kutime tio estis okazo por pritaksi la agadon de la pasintaj monatoj kaj lanĉi novajn iniciatojn.

Ĉeestis la tuta Estraro kun la volontulo Quentin Weber-Seban kaj la oficisto Manuela Ronco. Plie, okazis sesio kun UEA-estrarano Loes Demmendaal kaj la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller, kaj retkunveno kun Veronika Poór kaj Francesco Maurelli.

Inter la diskutitaj temoj estis la manieroj festi la jubileon de revuo Kontako (kaj 75-jariĝon de TEJO mem); planado de trejnadoj kaj aparte tiu dum la proksima JES; rilatoj kun la Eŭropa Komisiono, ties konsekvencoj por la financa stato de TEJO, kaj influoj al la oficiala kunligo kun UEA; stato de Pasporta Servo; projektoj kun aliaj organizoj, inkluzive de kunlaboroj kun tiuj ekster-Esperantujaj; kaj ankaŭ pluraj aliaj temoj.

Esperanto

Pasporta Servo: internacia gastiga servo per Esperanto

$
0
0
Por gastigantiĝi, vizitupasportaservo.org
Karaj gastigantoj kaj uzantoj de PS! La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro (http://www.pasportaservo.org), kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn. Bonvolu legi ĉi-sube detalan intervjuon pri Pasporta Servo 2.0. Vi certe trovos multe da interesaj kaj utilaj informoj!
Esperanto

TEJO-trejnado pri organiza mastrumado

$
0
0

TEJO strebas organizi trejnadon, okazontan de 28.10 ĝis 03.11.2013 en Delft, NL, kies ĉeftemo estos organiza mastrumado. Precipe la partoprenontoj ricevos informojn kaj interŝanĝos spertojn pri:
- mastrumado de informoj kaj konoj ene de la organizo (ankaŭ pere de modernaj teĥnikoj)
- reklamado kaj publikaj rilatoj
- mastrumado de homaj rimedoj
- iloj por trejnado

Ni provas subvencipeti al programo "Junularo en Ago" por la limdato de 1a de februaro, kaj do bezonas Eŭropajn partnerajn organizojn, por oferti al geesperantistoj el diversaj landoj la eblon partopreni.

Helpu al vjetnamoj partopreni en IJK!

$
0
0

Antaŭ ĝuste unu jaro TEJO trovis sin en sufiĉe komplika situacio. En Japanio – la lando elektita por IJK 2012 – pro diversaj komplikaĵoj, ne plu eblis okazigi la Kongreson. Estis urĝe konsiderataj diversaj aliaj eblecoj, kaj regis necerteco, kiam surprize kaj kuraĝe venis propono el Vjetnamio: “ni pretas aranĝi la IJK-n”. Kvankam la gejunuloj tie jam estis plene envolvitaj en organizadon de la UK, malgrandeta grupo splitiĝis kaj transprenis sur sin la grandiozan taskon.

Plenigu la KODEJO-n 2012!

$
0
0

TEJO invitas ĉiujn junularajn esperantistajn organizojn plenigi la KODEJO-n, la Kompletan Demandaron por Esperantaj Junularaj Organizoj. Kolektinte ĉiujn datumojn ni publikigos raporton en la TEJO-paĝaro. Ni petas ke la demandaron plenigu prefere prezidanto, sekretario aŭ komitatano A de la organizo. Eventuale povas esti alia persono taskita de la organiza estraro.

Vi povas plenigi la formularon ĉi-tie: http://www.tejo.org/eo/kodejo2012. La limdato por plenigi la demandaron KODEJO estas la 15-a de februaro 2013.

Afiŝita en: 

Difinu vian identecon! Interkultura Ateliero en Hungario meze de julio

$
0
0

Kio: internacia, "person(ec)ocentra" renkontiĝo, kiu baziĝas sur la humanista aliro/ideoj de Carl Rogers. Dum la jam tradicia renkontiĝo la partoprenantoj serĉos respondon al la demando "Kiuj ni - studentoj, geatroj, gefiloj, instruistoj, kuracistoj, kt. - estas hodiaŭ, en la XXIa jarcento?" La personeco-evolu(ig)on certigas la laborado en etaj grupoj, la sincera komunikado kaj la libera, sekura etoso, kiu helpas preni la riskon de sinmalkovro.
Kiam: de la 15a ĝis la 21a de julio, 2013
Kie: en suda parto de Hungario, en la urbo Pécs

Afiŝita en: 

6 TEJO-premiitoj por iri al IJK en Israelo

$
0
0

Ni tre ĝojas anonci la ĉi-jarajn gajnintojn de la Partoprenu IJK-n konkurson. Venis entute 11 kandidatiĝoj kaj la estraro de TEJO havis la komplikan taskon elekti la ses premiitojn.

Ni tre ĝojas ke la konkurso estis tiom populara kaj eĉ pli ĉar ĉiuj kandidatoj estis vere bonkvalitaj kaj la estraro longe diskutis kaj tamen bedaŭrinde ne povis subvenicii ĉiujn. Ni ankaŭ ŝatus danki al Martin Schaffer kiu kontribuuis al la konkurso nome de la fonduso „Esperanto Internacia“ kaj tiamaniere ebligis nin pli kvalite helpi al sudamerikanoj.

Ni esperas ke ĉiuj gajnintoj ĝuos la tempon en Israelo kaj plibonigos la programon kaj etoson de la renkontiĝo.

La premiitoj de la subvencio estas Allan Argolo (Brazilo), Anna Maria Koniecpolska-Bień (Pollando), Dorota Rodzianko (Pollando), Ivan Camilo Quintero Santacruz (Kolombio), Veronika Poór (Hungario) kaj Szabolc Szilva (Hungario).

Danke al donacoj el la tuta mondo, 3 vjetnamaj aktivulinoj povos partopreni IJK-n

$
0
0

En januaro TEJO anoncis kampanjon por ebligi al aktivuloj el la gastiga lando de pasintjara IJK, partopreni la ĉi-jaran kongreson. Nun ni havas ĉiujn informojn pri la rezultoj de la kampanjo, kaj tre ĝojas informi ke sume ni sukcesis kolekti pli ol 3400 eŭrojn! Tio permesas al eĉ 3 homoj la vojaĝon el Vjetnamio kaj la partoprenon. VEJO diskutis inter si kaj elektis ke ĝuos tiun ĉi donacon Phượng (Flama) – prezidantino de LKK, Thu (Helenjo) – LKK-anino, kaj Hoàn (Ĝojo) – helpantino en 97-a UK kaj 68-a IJK.

Plej malavaraj kontribuoj venis el Nederlando (1080 eŭroj), Francio (730 eŭroj), Brazilo (460 eŭroj) kaj Germanio (400 eŭroj). La fondaĵo "Esperanto Internacia" helpis al la kampanjo, per kromaj 200 eŭroj. Nepre menciindas ankaŭ la malgrandaj sumoj, kiuj kune tamen signife helpis.

Koran dankon al ĉiuj kiuj donacis!


Kolekto de statutoj kaj regularoj

$
0
0

Saluton!

Kiel vi eble scias, por iĝi landa sekcio (LS) de TEJO, landa asocio devas prezenti

- statuton (se ĝi estas memstara organizo)
- regularon (se ĝi estas junulara sekcio de plenkreskula asocio) kaj statuton de la gepatra asocio

Ni ŝatus kolekti la statutojn kaj regularojn de niaj LS-j por povi helpi per ekzemploj al niaj ontaj LS-j.
(Ne forgesu, ke tiuj dokumentoj estas verkitaj en nacilingvoj, kaj plej ofte ne havas tradukojn al Esperanto. Ni bonvenigas kaj nacilingvajn, kaj tradukitajn tekstojn.)

Afiŝita en: 

La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman

$
0
0

Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo – decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno. Rogier, pli bone konata kiel Roĉjo, venas el Nederlando kaj nuntempe loĝas en Danio. Li estas unu el la organizantoj de FESTO, KKPS kaj la Esperanta teamo en Roskilde; ekde 2011 li reprezentas Nederlandan Esperanto-Junularon en la Komitato de TEJO. En 2012 li estis kuniniciatinto de la revivigo de la Esperanto-monunuo Stelo, kiu funkcias nun en kelkaj aranĝoj kiel kutima pagilo.

Pliaj Grundtvig-trejnadoj, petu stipendion ĝis la fino de aprilo

Partoprenu YO!Feston fine de majo!

$
0
0

La 30 kaj 31 majo okazos en Bruselo la "YO!Festo". Ĝi estas evento de la Forumo de Junularo Eŭropa kie junularaj organizoj povas prezenti sian agadon, kaj partopreni al diversaj aktivaĵoj.

Helpu al vjetnamoj partopreni en IJK!

$
0
0

Antaŭ ĝuste unu jaro TEJO trovis sin en sufiĉe komplika situacio. En Japanio – la lando elektita por IJK 2012 – pro diversaj komplikaĵoj, ne plu eblis okazigi la Kongreson. Estis urĝe konsiderataj diversaj aliaj eblecoj, kaj regis necerteco, kiam surprize kaj kuraĝe venis propono el Vjetnamio: “ni pretas aranĝi la IJK-n”. Kvankam la gejunuloj tie jam estis plene envolvitaj en organizadon de la UK, malgrandeta grupo splitiĝis kaj transprenis sur sin la grandiozan taskon.

TEJO-subvencio por KER-ekzamenoj

$
0
0

Ĉu vi partoprenos en unu el la sekvaj KER-ekzamenoj?
- 2a Tutmonda Ekzamentago - la 8a de junio
- ILEI Konferenco, Herzberg, Germano - 12-18a de julio
- UK, Rejkjaviko, Islando - 20-27a de julio
- Itala Kongreso, Kastelaro, Italio - la 8a de augusto
Ĉu vi ekzemaniĝos je nivelo C1?
Ĉu vi estas individua membro de TEJO?
Ĉu vi volas rericevi 15 € (kaze de kompleksa) au 7,5 € (kaze de nur skriba au nur parola ekzameno)

Se vi respondis JES al ĉiuj kvar demandoj, ne hezitu kandidatiĝi por la TEJO-subvencio. Kontaktu Petra ĉe petra@tejo.org almenau unu tagon antau via ekzameno.

Afiŝita en: 

Prezidanta blogo: Tasklistoj por organizaj teamoj

$
0
0

Jen ni prezentas al vi „Superrigardon de taskoj por eventoj” – projekton malantaŭ kiu estas spertoj kaj laboro de pluraj homoj dum kelkaj jaroj, kiu estas dediĉita al organizantoj de Esperanto-aranĝoj.

Kiam ni, kune kun Rolf Fantom, komencis labori pri tiu projekto, ni esperis ke niaj spertoj povos helpi al la aktivuloj sucese organizi eventojn. Ni koncentriĝis pri la strukturo de organiza teamo kaj disdivido de taskoj ene de ĝi. Nia celo estis helpi al malpli spertaj aktivuloj kompreni la tutan procezon de organizado kaj gvidi ilin tra la taskoj, kiuj estas farendaj en certa tempo antaŭ, dum kaj post la evento.

En la dokumento troveblas tasklistoj por ĉiuj membroj de la organiza teamo. Ĝi komence estis bazita ĉefe sur la spertoj de la organiza teamo de la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Liberec’. Sekve aldoniĝis spertoj de la poste okazintaj IJK-oj kaj Junularaj E-Semajnoj de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj. Kompreneble, tiuokaze temas ĉefe pri grandaj eventoj kaj grandaj organizaj teamoj. Tio tamen ne signifas, ke la dokumento validas nur por grandaj aranĝoj – por malpli grandaj eventoj estas simple malpli grandaj taskoj kaj unu persono povas transpreni pliajn rolojn kiujn ni mencias.

Pli detalajn informojn pri tio kiel uzi la dokumentaron Vi trovos en la enkonduko, kiu estas ene de la pakaĵo. Se vi havas demandojn, komentojn aŭ rimarkojn pri ĉi tiu projekto, ne hezitu kontakti nin ĉe tina@tejo.org kaj lukasz@tejo.org.

Tina kaj Łukasz

Elŝutu: Superrigardo de taskoj por eventoj


8a Foiro pri Edukaj Iloj, 4-9 Novembro 2013, Delphi (Grekujo)

Stipendioj por instruista trejnado en Pollando

$
0
0

Instruista trejnado de la Universitato Adam MickiewiczEn septembro 2013 denove startas la unu-jara kurso por tiuj, kiuj interesiĝas pri la instruado de Esperanto. Aliĝu ĝis la 10a de aŭgusto 2013!

La kurso daŭras unu jaron. Oni devas veturi trifoje (septembre 2013, februare kaj denove septembre en 2014) al Poznano Pollando, por partopreni lecionojn de elstaraj profesoroj kaj ekzameniĝi pri la dumsemestraj lernitaĵoj. En la fino oni ricevos atestilon de UEA kaj ILEI pri la kurso.

Stipendioj atingeblas por la senpaga studado! Ĝis la 10a de julio oni devas kandidatiĝi por povi ricevi stipendion, alikeze la studado estas pagenda je 130 eŭroj semestre.

Legu pri la detaloj ĉe edukado.net.

Esplorprojekto pri lingva justeco serĉas kunlaboranton!

$
0
0

La fondaĵo "Esperantic Studies Foundation, ESF" kune kun la Instituto pri publika ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto pri anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de germanaj studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton por esplorprojekto pri internacia taksado de lingva justeco, lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj.

-----
1. Taskoj

La kandidato devos pretigi raporton kies enhavo estas:

Afiŝita en: 

TEJO ricevos subvencion por la trejnseminario "Genro kaj Egaleco: alaga enkonduko"

$
0
0

Danke al subvencio de la Eŭropa Komisiono, TEJO organizos trejnseminarion pri la temo de genra identeco kaj genra egaleco, adresitan al junuloj aktivaj en sia reto de organizoj kiuj deziras esplori la temon kaj ekaktivi en tiu kampo.

Eŭropa Volontula Servo: nova eblo por volontuli en TEJO!

$
0
0

Ni ĝojas anonci ke antaŭ nelonge TEJO estis aldonita al la datumbazo de akredititaj EVS organizoj. La Eŭropa Volontula Servo estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu permesas al junuloj inter 18 kaj 30 jaroj loĝi ĝis 12 monatojn en alia lando, por kunlabori en volontula projekto. Sekve, ni ŝatus inviti volontulon al nia oficejo, kun komenco en marto 2014.

Esperanto
Viewing all 61 articles
Browse latest View live