Quantcast
Channel: TEJO | Tutmonda Esperantista Junulara Organizo - ‹June kaj Kune›
Viewing all 61 articles
Browse latest View live

En FESTO aŭ IJS: trejniĝu kun TEJO!

$
0
0
Ekas la periodo de la Eŭropaj someraj aranĝoj... Ĉu vi jam havas pretan valizon? Ĉu vi ankoraŭ ne decidis kiun partopreni? Certe vi havos okazon festumi, ripozi, kaj ĝui bonan ferion... sed kial ne profiti ankaŭ por iom da Aktivula Trejnado? TEJO ne volas maltrafi ŝancon helpi al junaj esperantistoj akiri spertojn kaj kapablojn utilajn en la E-movado, sed certe eĉ ekster ĝi! Pro tio ni proponas al vi la sekvajn trejnadojn:

Kontraŭrasisma konferenco: "Forigu Malamon!", Prago (CZ), 25-30 oktobro 2013

$
0
0

Reprezentu TEJOn en la Konferenco de UNITED!
UNITED estas la plej granda tut-Eŭropa kontraŭrasisma reto de pli ol 550 organizoj. En ĝiaj konferencoj antirasistoj kaj aktivistoj por homaj rajtoj de ĉiuj partoj de Eŭropo kunvenas kaj diskutas efikajn manierojn de batalo kontraŭ rasismo kaj diskriminacio.

Nova Estraro de TEJO por la jaroj 2013-2015

$
0
0

Komitato de TEJO kunsidanta nun en la 69-a IJK en Nazareto ĵus elektis novan estraron, kiu laŭ la decido de la Komitato estos 7-kapa. Sampostene reelektiĝis prezidanto Łukas Żebrowski el Pollando, ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski el Pollando kaj kasisto Nico Huurman el Nederlando. De la antaŭa estraro restis ankaŭ Michael Boris Mandirola el Italio kaj Tina Tišljar el Kroatio. Novaj en la estraro estas Veronika Poór el Hungario kaj Alexandre Raymond (Alekĉjo) el Francio/Brazilo. La estraron post sesjara laboro forlasis Sergeo Tyrin el Israelo (ne rekandidatiĝis) kaj post unu oficperiodo Petra Smidéliusz el Hungario/Argentino, kiu estis la sola neelektita kandidato el la okpersona listo proponita de la Elekta Komisiono.

Ni kore dankas al Sergeo kaj Petra pro ilia ĝisnuna elstara laboro en la estraro, samtempe esperante ke ili plu aktivos en TEJO. Ni esperas ankaŭ, ke la nova estraro bone laboros por realigo de la laborplano, kiu estos voĉdonata morgaŭ.

Afiŝita en: 

Prezidanta blogo: Kion faros TEJO en venonta jaro?

$
0
0

Post kelkmonata laboro, konsultado kun komitatanoj, Landaj Sekcioj, individuaj membroj kaj finfine post korektoj kaj voĉdono en la Komitatkunsido, jen ni havas Laborplanon de TEJO por la jaro 2013-2014. Ĝi estas la unua laborplano preparata laŭ alia maniero ol antaŭe, ĉar ne estas la nova estraro, kiu preparis ĝin post elektiĝo, sed la malnova, kiu prezentis ĝin al la komitato post vasta konsultado.

Ankaŭ ĝia konstruo estas malsimila. Unue ni difinas la ĉefajn celojn, kiuj staras antaŭ TEJO, kiel organizo tutmonda, esperantista kaj junulara. Tio estas iusenca provo eliri de la ĝisnuna pensmaniero, laŭ kiu ni havis sole liston de realigendaĵoj por ĉiu unuopa estrarano. Nur sekve troveblas la ĉefaj prioritatoj kaj la konkretaj agadoj realigendaj kadre de la estraraj fakoj.

Ĉar la dokumento estas sufiĉe longa, mi kompreneble konscias, ke ne ĉiuj pretos legi ĝin kompleto. Klopodu tamen konatiĝi almenaŭ kun tiuj partoj, kiuj plej interesas vin kaj pripensi - kiel vi ŝatus kontribui al realigo de nia laborplano? Se vi trovos respondon, vi povas tuj kontaktiĝi kun koncerna estrarano. Se vi bezonos helpon pri tio kontaktiĝu kun Veronika Poór, nia nova estrarano pri homaj rimedoj ĉe hr@tejo.org. Sendube taskoj kaj tasketoj sufiĉos por ĉiuj aktivemuloj!

Elŝutu: Laborplano de TEJO 2013

TEJO serĉas... novan redaktoron de TEJO-Tutmonde!

$
0
0
Ĉu vi ŝatas ĵurnalismon? Ĉu vi interesiĝas pri la internacia junulara E-movado? Fariĝu redaktoro de TEJO-Tutmonde, kaj helpu ĉiam liveri aktualajn, interesajn informojn pri kio okazas en TEJO kaj en ĝiaj Landaj Sekcioj.
Esperanto

Kion nun faras TEJO?

$
0
0

En la antaŭa blogero mi prezentis al vi la novan laborplanon de TEJO. Nun mi ŝatus inviti vin al ĝia rete konsultebla, “vivanta” versio. Irante al bit.ly/laborplano2013 vi trovos dokumenton kie almenaŭ unufoje monate aperos aktualigoj pri tio kiel realiĝas agadoj planitaj en la laborplano.

Se vi havas komentojn, ideojn, proponojn pri iuj temoj aŭ vi ŝatus kunlabori por realigi ilin, bonvolu kontaktiĝi kun koncerna estrarano, komisiitokomisiono.

Mi esperas, ke danke al ĉi tiu dokumento vi facile trovos taŭgan por vi manieron kunlabori en TEJO!

[Redakto de 2013-11-07: Pri la laborplano eblas legi ankaŭ en intervjuo ĉe Libera Folio.]

Aĉetu t-ĉemizon kaj subtenu la Fonduson "Trampolino"!

$
0
0
Karaj amikoj, Ĉu vi volas helpi junajn esperantistojn agadi por Esperanto? Kaj ĉu vi jam havas la mojosajn t-ĉemizojn de TEJO kaj de Kontakto? Aĉetu por vi, aŭ faru belan kaj utilan donacon al viaj amikoj, filoj, nepoj, kaj aliaj karuloj. Daŭre haveblas pluraj modeloj kaj koloroj! Per tiu ĉi eta ago, vi samtempe subtenos la Fonduson Trampolino, kiu ekde la 1a de Januaro regule disponigos monsumon, por subteni etajn projektojn de TEJO-aĝaj aktivuloj. Elektu vian deziratan ĉemizon, kontrolu ĝian haveblecon, kaj mendu ĝin per la reta mendilo ĉe la paĝo www.tejo.org/eo/t-ĉemizoj. Vi ankaŭ povas skribi por mendoj kaj informoj al oficejo@tejo.org. TEJO, kaj la juna esperantistaro, antaŭdankas pro via subteno!

La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman

$
0
0

Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo – decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno. Rogier, pli bone konata kiel Roĉjo, venas el Nederlando kaj nuntempe loĝas en Danio. Li estas unu el la organizantoj de FESTO, KKPS kaj la Esperanta teamo en Roskilde; ekde 2011 li reprezentas Nederlandan Esperanto-Junularon en la Komitato de TEJO. En 2012 li estis kuniniciatinto de la revivigo de la Esperanto-monunuo Stelo, kiu funkcias nun en kelkaj aranĝoj kiel kutima pagilo.


TEJO-subvencio por KER-ekzamenoj

$
0
0

Ĉu vi partoprenos en unu el la sekvaj KER-ekzamenoj?
- 2a Tutmonda Ekzamentago - la 8a de junio
- ILEI Konferenco, Herzberg, Germano - 12-18a de julio
- UK, Rejkjaviko, Islando - 20-27a de julio
- Itala Kongreso, Kastelaro, Italio - la 8a de augusto
Ĉu vi ekzemaniĝos je nivelo C1?
Ĉu vi estas individua membro de TEJO?
Ĉu vi volas rericevi 15 € (kaze de kompleksa) au 7,5 € (kaze de nur skriba au nur parola ekzameno)

Se vi respondis JES al ĉiuj kvar demandoj, ne hezitu kandidatiĝi por la TEJO-subvencio. Kontaktu Petra ĉe petra@tejo.org almenau unu tagon antau via ekzameno.

Afiŝita en: 

Prezidanta blogo: Tasklistoj por organizaj teamoj

$
0
0

Jen ni prezentas al vi „Superrigardon de taskoj por eventoj” – projekton malantaŭ kiu estas spertoj kaj laboro de pluraj homoj dum kelkaj jaroj, kiu estas dediĉita al organizantoj de Esperanto-aranĝoj.

Kiam ni, kune kun Rolf Fantom, komencis labori pri tiu projekto, ni esperis ke niaj spertoj povos helpi al la aktivuloj sucese organizi eventojn. Ni koncentriĝis pri la strukturo de organiza teamo kaj disdivido de taskoj ene de ĝi. Nia celo estis helpi al malpli spertaj aktivuloj kompreni la tutan procezon de organizado kaj gvidi ilin tra la taskoj, kiuj estas farendaj en certa tempo antaŭ, dum kaj post la evento.

En la dokumento troveblas tasklistoj por ĉiuj membroj de la organiza teamo. Ĝi komence estis bazita ĉefe sur la spertoj de la organiza teamo de la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Liberec’. Sekve aldoniĝis spertoj de la poste okazintaj IJK-oj kaj Junularaj E-Semajnoj de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj. Kompreneble, tiuokaze temas ĉefe pri grandaj eventoj kaj grandaj organizaj teamoj. Tio tamen ne signifas, ke la dokumento validas nur por grandaj aranĝoj – por malpli grandaj eventoj estas simple malpli grandaj taskoj kaj unu persono povas transpreni pliajn rolojn kiujn ni mencias.

Pli detalajn informojn pri tio kiel uzi la dokumentaron Vi trovos en la enkonduko, kiu estas ene de la pakaĵo. Se vi havas demandojn, komentojn aŭ rimarkojn pri ĉi tiu projekto, ne hezitu kontakti nin ĉe tina@tejo.org kaj lukasz@tejo.org.

Tina kaj Łukasz

Elŝutu: Superrigardo de taskoj por eventoj

TEJO subvencias 4 homojn al la IJK en Brazilo

$
0
0

Ni ĝojas anonci la ĉi-jarajn gajnintojn de la konkurso Partoprenu IJK-n. Venis 12 kandidatiĝoj, unu pli ol pasintjare, el 5 malsamaj mondopartoj. Kompreneblas do, ke por la TEJO-estraro denove estis malfacila tasko dividi la haveblan monon, malpli ol pasintjare, laŭeble bone inter la kandidatoj.

Kvar TEJO-membroj gajnos monon por vojaĝi al kaj partopreni en la IJK, kaj ili tie helpos la organizon per diversaj taskoj. Ni ankoraŭ aktive serĉas donacantojn por subteni la vojaĝon de kelkaj aliaj laŭ ni bonaj kandidatoj.

Ni esperas, ke ĉiuj gajnintoj ĝuos la tempon en Brazilo kaj plibonigos la programon kaj etoson de la renkontiĝo.

La premiitoj de la subvencio estas (en la foto laŭ la horloĝo) Juan Sebastian Quintero Santacruz (Kolombio), Romualda Jeziorowska (Polujo), Nicholas Woods (Usono) kaj Olga Ŝilajeva (Rusujo).

Informtago pri Erasmus+ - Bruselo, 13a de februaro

$
0
0

Eŭropa Junulara Forumo (FoJE) organizas informtagon pri Erasmus+, la nova subvenciprogramo de Eŭropa Unio kiu inkluzivos la subvenciojn por junularaj organizoj kaj projektoj celitaj al junularo.
TEJO deziras sendi sian reprezentanton al la kunveno, kiu spertiĝu pri la programo kaj diskonigu ene de la organizo la informojn ricevitajn.

Elekto de komitatanoj B de TEJO por la oficperiodo 2014–2016

$
0
0

En 2014 finiĝas la dujara oficperiodo de la Komitato de TEJO. La nova Komitato, kiu oficos en la jaroj 2014–2016, eklaboros en junio 2014. Venis do la tempo por elekti siajn reprezentantojn.

La Komitato estas la supera instanco de TEJO. Ĝi difinas la ĝeneralan agadon, elektas estraranojn, aprobas buĝeton kaj decidas pri la reglamentoj. Ĝi konsistas el komitatanoj A – nomumitaj de la landaj kaj fakaj sekcioj, komitatanoj B – elektitaj de la individuaj membroj, komitatanoj C – kiujn alelektas la komitatanoj A kaj B, kaj estraranoj.

Afiŝita en: 

TEJO serĉas volontulon!

$
0
0
TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 30-a de marto 2014!
TEJO

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde septembro 2014 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 30-a de marto 2014.

Esperanto

Taskolisto pri farendaĵoj por kaj per TEJO

$
0
0

Dum la malsamideana debato okazinta dum la lasta Junulara E-Semajno"Kion faras kaj faru TEJO?" ekestiĝis la ideo de krei liston de taskoj de la laborplano, por ke laboremuloj povu vidi la taskojn farendajn, farindajn.

Du aktivuloj, Cédric Marchall kaj Rakoen Maertens faris la bazon de la listo videbla ĉe "Taskoj el la laborplano", aŭ klaku ĉi-tie por rekta ligilo. La listo enhavas la jenajn informojn pri la taskoj:

  • etan priskribon
  • takson de la bezonata tempo por plenumo
  • ĝian urĝecon
  • la kontaktindan personon por priaj informoj
Espereble iam baldaŭ ĝi estos en pli uzebla formato, sed ankaŭ ĝis tiam vi bonvenas uzi ĝin, kaj disvastigi ĝin, por helpi ke agemuloj kaj taskoj trovu unu la alian, kaj tiel la agado de TEJO pli rapide kaj efike disvolviĝu.

Indas ĝin regule rigardi, ĉar antaŭvideblas ke ĝi ŝanĝiĝos :) Komentoj, konsiloj, ideoj pri la tabelo bonvenas ĉe: hr@tejo.org.


Kontribuu al TEJO-Strategio 2014-2017

$
0
0
Antaŭ unu jaro okazis vastskala konsultado de la proponoj por la Laborplano de TEJO por la jaro 2013/2014. La rezulton vi trovas ĉi-tie: bit.ly/laborplano2013. Ĉi-foje ni ŝatus fari plian paŝon en la sfero de strategia planado kaj invitas vin kontribui al ĝi. Eblas tion fari kelkmaniere, depende de via emo kaj tempohavo. Detalojn pri tio vi trovos en tiu ĉi blogero.

Legu pli...

Prezidanta blogo: Komenciĝas dua fazo de konsultado de la strategio de TEJO - bonvolu kontribui!

$
0
0
Jen ni prezentas al vi la unuan, skizan rezulton de la konsultado de la trijara strategio de TEJO 2014-2017. Ĝis la fino de marto ni kolektis proponojn pri celoj ordigitaj laŭ la 4 K-agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo (detalojn vidu ĉe la antaŭa enskribo). Ni ricevis multajn interesajn kontribuojn, kiuj estis tre diversecaj – iuj tre vastaj, aliaj tre specifaj, ceteraj ie en la mezo; iom el ili kovris unu la alian, aliaj tute ne. Tio klare montras malsamecon de bezonoj, kiujn oni havas en TEJO.

Legu pli...

Kreanto(j) de la nova retejo de TEJO serĉata(j)

$
0
0
TEJO nepre bezonas novan retejon, kiu estu:
  • alloga
  • facile superrigardebla
  • redaktebla de pluraj (nefakaj) personoj
  • havu kaj statikan kaj nestatikan parton:
    • la statika parto (t.e. relative konstanta enhavo) estu plurlingva
    • la nestatika (t.e. novaĵoj) estos baze nur en Esperanto
Kandidatiĝu plej malfrue ĝis la 15a de majo sendante retmesaĝon al novaretejo@tejo.org.
Afiŝita en: 

Proponu viajn fotojn por la nova retpaĝo de TEJO

$
0
0

JES 2009Ĉu vi ŝatus ke la nova retpaĝo de TEJO estu bunta kaj alloga? Plibeligu ĝin per viaj fotoj!

Kiel kontribui?

Sendu via(j)n foto(j)n aŭ ligilojn al ĝi/ili al oficejo@tejo.org se vi konsentas ke ĝi/ili estu libere uzebla(j) por plibeligi la novan retpaĝon de TEJO. Ni bezonas ilin plej bone ĝis la 25-a de majo, ĉar pli malpli tiam ni bezonos ilin. Sed ju pli frue ni ricevas la fotojn, des pli bone.

Afiŝita en: 

Serĉatas grafikisto

Viewing all 61 articles
Browse latest View live